Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La sovaĝfloro de la naturo

Ĉu alboji, ĉu ekmordi
min, hundaĉoj, vi arogas?
Oston ĵetos mi algorĝe,
tian, ke ĝi vin sufokas!
Tondu ja kadukajn plantojn,
kiujn ŝirmas vitra mur',
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Poezion instruistoj
per baston' en min ne knedis,
al lerneja regularo
la anim' neniam cedis.
Sur ĝin sin apogu, kiu
limas marŝi sub lazur',
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Mi ne volas por vi flori,
delikataj stupaj nuloj,
vominkline ĝeniĝemaj
aĉaj subtilstomakuloj.
Estas, kiu, sanagusta,
min salutas kun plezur',
ja mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Tial do jam por eterne
lasu bele min en paco,
ĵeti pizojn sur la muron
estas ja senfrukta laco.
Se vi ĉikanemas, nu, min
kaptu — restos sanga spur',
ĉar mi estas sovaĝfloro,
dorna floro de l' natur'.